Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/316

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La abato Benojto levis la brakojn al la ĉielo, ĝemante:

— Kion tio signifas? Kion tio signifas? Ĉar ili estas nerevokeble geedzigitaj, kial ili rifuzas la edzigan benon? Kia skandalo! La multaj invititoj, forgesante en kiu loko ili troviĝas, kriadis kaj gestigadis laŭtege, kvazaŭ ili estus sur la strato.

— Kia nekredebla aventuro!

— Kredeble al fraŭlino de Prelongo apartenas tiu infano.

— Estas neeble.

— Oni devas tion konjekti, ĉar la duko svenis.

— Sed kion diris fraŭlino Matildo?

— Nenion.

— Vi eraras; ŝi parolis pri ruĝa makulo.

— Kie ŝi troviĝas?

— La ruĝa makulo? Mi ne scias.

— Ne; mi parolas pri la edziniĝanto.

— Oni ŝin forkondukis.

— Oni agis prudente.

— Kompreneble. Ĉar la duko estis elirinta, ŝi ne povis edziniĝi sola.

— Tamen ŝi tre bone sciis sin senigi da li, en aliaj cirkonstancoj.

— Silentu do; vi estas malkonvena.

— Kial atendi, ke la geedzigo estu plenumita. Nun ili estas kunligitaj unu kun la alia neripareble. Estus estinta pli kompateme antaŭsciigi la dukon tiun matenon, kiam li povis ankoraŭ sin elpreni.

— Mi konsentas kun vi. Tion mi komprenas neniel.

— Nu, kion ni faras ĉi tie?

— Mi demandas vin pri tio.

— Mi opinias, ke nia konduto estas tre simpla: fermi niajn vojaĝkestojn kaj eliri anglamaniere.

— La konsilo estas bona; ni ĉiuj ĝin sekvos.

Post kvin minutoj, la preĝejo estis tute malplena.