Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/317

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Restis nur en la ĥorejo la paroĥestro, kiu sin senvestigis kaj la filo de Valentino, kiu daŭrigis sian nevekeblan dormadon.

— Fine, pensis la respektinda pastro, kial oni metis tiun infanon sur la apogseĝon de la duko de Blasano? Plendinda kerubo, li aldonis, kiel ĝi dormas. Oni estas prava dirante, ke la infana dormo estas la dormo de la senkulpeco. Sed kion mi faros de ĝi? Mi ne povas ĝin lasi tie ĉi; mi ne povas ĝin preni sur min. Fine mi vidos. Dio min inspiros.

Preninte la infanon, la bonega viro ĝin ŝirmis en faldo de sia pastra vesto, kaj ĝin portis al la pastrejo.

Tiu dormado, kiun la abato kredis kaŭzitan de la senkulpeco, devenis de kaŭzo tute alia. Timante ke la kriadoj de la novnaskito ĝenos sian laboron, Duponto, laŭ la konsiloj de la kapitano, enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo. Tiam la estaĵeto, paralizita de la dormigilo, estis senmovigita per rigida dormego, el kiu ĝi devis vekiĝi nur post kelkaj horoj.

Tamen la nova dukino de Blasano, tenante ankoraŭ en sia krispiĝanta mano la leteron kolektitan piede de l’ apogseĝo, sin ĵetis sur kanapon senmova, senpensa. Ŝia blanka robo vastiĝis ĝis la mezo de la ĉambro; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso. Sub ŝia krono el oranĝaj floroj, la senmoveco de ŝia pala vizaĝo estis tia, ke ŝi similis mortintinon enmetitan en kapelon.

En la apuda ĉambro, Josefino profundkore ploris, kaj ne kuraĝis toleri la rigardojn de la juna kastelmastrino.

— Do, ŝi diris, jen estas la rezultato de miaj krimaj komplezoj. Mi kredis min tre lerta; mi oferis senŝancele la monsumon, kiun mia malfeliĉa mastrino donis por aĉeti mian silenton kaj savi sian amikinon. Jen estas tio, kion mi ricevis. Tiu malnoblega Duponto ne min trompis; estas vere. Li promesis ke li ne malhelpos la edzigon;