Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/318

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj li ne ĝin malhelpis: li faris agon pli abomenindan. Ho! ne sufiĉos tuta vivado de sindonado por ripari la malbonon, kiun la pasio al mi farigis.

Bruo de sonorilo eksaltigis la ĉambristinon. Ŝi alkuris.

— Helpu min por la senvestigo, diris ŝia mastrino.

Sed en tiu momento la pordo malfermiĝis: sinjorino de Prelongo eniris.

— Ĉu vi povas klarigi, filino mia, la strangan komedion, kiu okazis?

— Mi absolute nenion komprenas.

— Sed tiu infano metita sur la apogseĝon de la duko? tiu letero?

— Tiu letero? respondis Matildo prezentante la paperfolion ĉifitan, kiun ŝi tenis ankoraŭ en sia mano, jen estas ĝi: ĝin legu. Se por vi ĝi havas sencon, estu sufiĉe bona por ĝin konigi.

— Kiel! se ĝi havas sencon! respondis la markizino leginte: sed vi do ne komprenis la abomenindan kalumnion, kiun ĝi enhavas. Oni tute simple vin kulpigas, ke vi estas la patrino de tiu infano.

— De l’ infano de ... La juna dukino ekdiris: “de l’ infano de Valentino”, sed ŝi haltis tempe. Instinkte ŝiaj okuloj direktiĝis al krucifikso el elefantosto iam aparteninta al fraŭlino de Savinako. La dukino memoris ke tiun krucifikson ŝi prenis ateste, ĵurante al sia amikino ke ŝi konservos ŝian sekreton. Denove oni frapis sur la pordon.

— Vidu, Josefino, kiu ĉi tie troviĝas.

— Lia markiza Moŝto petas de ŝia dukina Moŝto, ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.

— Certe; mia patro povas eniri.

— Ha! vi troviĝas ĉi tie, Suzano, diris Raŭlo, penetrante en la ĉambron; tre bone. Mia infanino, li diris al Josefino, eliru.

Kiam la ĉambristino ne ĉeestis.