Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/320

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

prenas, ke mia propono estas tedega kaj eĉ ofendema por la indeco de juna edzino. Sed pripensu, ke estas minacataj la honoro de Matildo kaj ŝia feliĉeco. Troviĝas en la vivo momentoj en kiuj oni devas sin altigi ĝis la alteco de fariĝoj.

— Ne estas via propono, kiu min ĉagrenas, respondis malĝoje Suzano: kontraŭe mi unua konsentas pri ĝia prudenteco.

— Tiam, kial vi ŝajnas ŝanceliĝi?

— Tial ke en sia falo sur la krutaĵo, Matildo estis vundita tiel malfeliĉe, ke la rezultato de tia ekzameno ŝin plenigus da honto. Anstataŭ detrui la suspektojn, ĝi kontraŭe ilin pli fortigus.

Aŭdante tiujn vortojn la markizo relevis la kapon kaj direktis al sia edzino demandantan rigardon. Li kredis, ke li malbone aŭdis. Sed, vidante la konfuzitan vizaĝon de Suzano, li ekkriis:

— Tio estas do vera? Sed tiam la enhavo de tiu malnoblega letero ne estas kalumnio sed nur malkuraĝaĵo.

— Ho! Raŭlo, vi suspektas vian filinon.

— Tamen evidenteco kuŝas funde de ĉi tio.

— Amiko mia, ekkriis la markizino per tono solena, kiam oni havas filinon kiel la vian, oni ĉiam devas dubi, eĉ antaŭ evidenteco.

Sinjorino de Prelongo estis interrompita per granda bruado supreniranta el la precipa korto. Ĝi konsistis el ĉevalaj huffrapadoj, kaleŝaj ruliĝadoj, veturigistaj interkriadoj. Plie tra la koridoroj kaj la ŝtuparoj de la kastelo oni distingis senĉesan al- kaj eliron de kurantaj kaj klopodantaj homoj.

— Kio do okazas denove? Raŭlo deklinetigis la kurtenon kaj respondis maldolĉe:

— Estas niaj invititoj kiuj foriras, ne dirinte eĉ adiaŭ. Nu, li murmuris pripensinte dum kelkaj minutoj, post