Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/321

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tio, kio okazis, mi opinias, ke ili ne povis agi pli delikate. En tiu momento, la komuneco de iliaj kondolencoj min dolorus.

Post unu duonhoro ĉiuj estis foririntaj; la korto senhomiĝis kaj sur la kastelon malplenan refalis malgaja silento.

Dum ŝi sin senigis da la virgulina vestaro, kiun, laŭ la kulpiganta letero, ŝi vestis senrajte, Matildo sin demandis de kie povis deveni tiu abomenaĵo, kiu krima mano ĝin skribis, kiu ĝin portis en la preĝejon.

Ŝi konis al ŝi neniun malamikon, aŭ prefere ŝi antaŭvidis unu, kiun ŝi sentis rampanta silente en la ombro, serĉanta nur okazon por rapidi al ŝi kaj ŝin sufoki per mortiga ĉirkaŭpremo. Li estis ĉi tiu, kiun ŝi vundis en lia amo, en lia malhumileco, kaj fine en lia karno mem; li estis Viktoro Linŝardo.

Sed, ĉar li troviĝis en Parizo, kiamaniere li povis agi de malproksime per tia precizeco? Kiamaniere li povis malkovri la loĝejon de Valentino, ekkapti la infanon, ĝin meti sur la apogseĝon de la duko, ne suspektite de iu? Devige li havis kunkulpanton; kaj eĉ tiu kunkulpanto loĝis en la kastelo. Sed kiu? La juna dukino intervidis, kiel en fulmofajro, la eblan perfidon de Josefino. Ŝi ŝin alvokis kaj diris senpere:

— Ĉu sinjoro Linŝardo loĝas ĉiam en Parizo?

— Mi kredas, via dukina Moŝto, respondis la ĉambristino tremanta kiel folio.

— Ha! vi ne estas certa.

— De kiam mi servas vian Moŝton, mi neniam rilatis kun miaj kuzoj.

— Eĉ per leteroj?

— Ili tro timus humiliĝon, korespondante kun malriĉulino kiel mi.

Tiuj lastaj vortoj estis elparolitaj per tono tiel malama, ke Matildo fariĝis certa, ke ne estas suspektinda ŝia