Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/322

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambristino. Ŝi ŝin forpermesis kaj daŭrigis siajn pensadojn. Ĉar la infano de Valentino estas savita, kredeble la samo okazis al lia patrino. Eble en tiu momento ŝia malfeliĉa amikino troviĝas en la povo de Viktoro, malliberigita, petanta helpadon, trovanta neniun por aŭskulti sian ĝemadon, por sin liberigi.

Instigite de tiu ideo ŝi leviĝis, intencante konigi al sia patro siajn suspektojn. Per la sama okazo ŝi sin rehonorigas, rakontante la veron. Sed tiam ŝi perfidos sian amikinon, ŝi malrespektos la ĵuron promesitan antaŭ la krucifikso, sur la animojn de Prelongoj. Ĉu ŝi estas rajtigita al tio? Ne evidente.

— En kia ajn cirkonstanco, ŝi diris. Certe se ŝi estus antaŭvidinta kiaj estus tiuj cirkonstancoj, eble ŝi estus rezervinta kelkajn esceptojn. Sed fine ŝia malprudento kaj ŝia nesingardemo ne estas motivoj sufiĉaj por ŝin malalligi el ŝia ĵuro.

La juna edzino pripensis al tio, kiam ŝi estis surprizita de la bruego okazinta en la korto pro la rapida eliro de invititoj.

Kiam ĉio fariĝis silenta en la antikva domego de Prelongoj, Matildo, kiu sufokiĝis, malsupreniris sola en la ĝardenon. En momento kiam ŝi pasis antaŭ la dometo de Ŝafo, la bona hundo el ĝi eliris. Tirante sian ĉenon, ĝi vane penis alproksimiĝi al sia mastrino, petante kareson. La dukino ĝin ekvidis. Alirinte al ĝi, ŝi ĝin malalkroĉis kaj, ĉiam tenante la ekstremaĵon de la ĉeno, sin direktis al benko.

Mirante, ĉar ĝi rimarkas malĝojecon sur vizaĝo sur kiu ĝis nun ĝi vidadis nur rideton, tiu fidela amiko en malgajaj tagoj ekmetis sian larĝan kapon sur la genuojn de la juna virino. Dum ŝi ludis senatente kun la longaj pendantaj oreloj. kiujn la hundo lasis tiri, montrante neniun signon de malpacienco, Matildo daŭrigis sian revadon, kiam ŝi sentis sur sia mano la impreson malsekan kaj