Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/323

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

varman de lango dolĉa, kiu ŝin lekadis. Tiam ŝi ne povis sin deteni. Ŝia koro tro plena subite eksplodis. Kun larmoplenaj okuloj ŝi prenis plenbrake la kolon de la Novterhundo, kaj dum ŝi kisadis ĝin pasie, ŝi ekkriis: — Ha! mia tro kompatema Ŝafo, dum vi lin tenis sub viaj dentegoj, kial do vi ne enpuŝis ilin pli profunden?