Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/325

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

taj. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo ĉiam spiradas.

— Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al Laŭrento, enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.

La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.

— Nu, murmuris malafable Laŭrento, kiam ĉiuj estis foririntaj, ĉu vi kredas ke mi komprometos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj ĉiuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Moŝto estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.

Kiam la farmacia boteleto alvenis, la ĉambristo zorge verŝis en tualetan sitelon la trionon de ĝia enhavo, por ke unu parto de la pocio ŝajnu trinkita, metis la restaĵon tre malkaŝe sur komodon, kaj, tion farinte, li sidiĝis en apogseĝon apud la lito, prenis ĵurnalon por doni al si sintenadon taŭgan kaj atendis.

Pri sinjorino de Blasano, ŝi estis tiel emociita de la fariĝo okazinta en la preĝejo, ke ŝi povis realiri al sia ĉambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia vundo apenaŭ cikatriĝinta sin ankoraŭ tre doloris. Timante ke ŝia farto pligraviĝos pro tio, oni malkonfesis al ŝi la veron pri la farto de ŝia filo.

— La emocio, diris Laŭrento, naskis ĉe lia duka Moŝto svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia ĉambro.

La maljunulino, iĝinte egoista pro la grandaĝo, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontentiĝis, tedigante per siaj plendoj kaj senĉesaj postuladoj ĉiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭas.

Dum tiuj fariĝoj okazis ĉe Prelongo, Viktoro alpaŝis