Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/326

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

laŭlonge kaj laŭlarĝe en sia lernoĉambro, kiel urso en kaĝo. Malpacienca, febra, ĉiumomente li rigardis la horon al la horloĝo.

— Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, ĉar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti ĉi tie. Nu, ĉu okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. Ĉio estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki ŝian suĉinfanon. Hieraŭ, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.

Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vespermanĝon.

Je la duono de la naŭa, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la manĝoĉambro, kie Viktoro finis sian deserton.

— Ĉu malsukcesinta? demandis la kapitano.

— Kontraŭe, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.

— Vere, tre vere? petis kortuŝe la filo Linŝardo.

— Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. Ĉu vi havas la dek mil frankojn?

— Ili kuŝas ĉi tie. Sed rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn.

— Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi bedaŭras, ke vi ne troviĝis ĉie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi venĝon; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadiĝis. Estis surdiganta tumultego.

— Kiel? La anaro? Ĉu do troviĝis tie tiom da homoj?

— Vi tre bone komprenas, ke por tia edziĝo la homamaso estis tre densa.