Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/33

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Post unu horo de senhalta kurado, la hundoj trovis ankoraŭ nenion. Tamen, laŭ ilia sintenado, oni sentis, ke ili sekvas postsignaron. Mareĉalo maltrankviliĝis. La antaŭan tagon, tiom da zorgoj estis lin okupintaj, ke anstataŭ rekoni mem la postsignojn de la cervo, li komisiis pro tiu laboro subulan gardiston, kiun li tute fidis. Sed tro malfrue li konstatis, ke lia komandito grave eraris.

Anstataŭ ĉasadi dekkornan cervon, apron la hundaro persekutis. Ĉagrena pro tia bedaŭrinda okazintaĵo, timante la perdon de profita situacio, li humile alproksimiĝis sinjoron de Prelongo, kaj al li rakontis sian malŝancon.

Raŭlo, kolera pri tio, severe riproĉis lian malspritecon, kaj finis per tiuj vortoj:

— Atentu precipe; zorgeme observu viajn hundojn. Vi scias, ke en la ĉaso al la apro troviĝas danĝeroj ne ekzistantaj en tiu al la cervo.

— Trankviliĝu via markiza Moŝto; mi atentegos.

— Nu, diris unu el ĉeestantoj, Mareĉalo ekfaris eraron nepardoneblan en ĉasarto. Mi estas certa, ke neniam Kamuŝo estus erarinta tiel malscience.

— Ho, respondis alia, Kamuŝo estis ĉefĉasisto tute rimarkinda. Mi kredas, amiko mia, ke neniam vi lin anstataŭos.

— Mi tion timas, respondis Raŭlo. Sed kiam eĉ li ne estus kripla, sekve nekapabla por ia laboro, pro motivoj specialaj, mi estus devigata min senigi da liaj servoj.

De kiam ĝi kuradis tra la arbaro, la sekvantaro pli kaj pli longiĝis kaj fine dispeciĝis. Eĉ kelkaj ĉasistoj, kredante mallongigi sian vojon, grave eraris.

Tio okazis al la grafo de Ruvezo kaj al la duko de Blasano, kiun Laŭrento lia servisto sekvis post respekta interspaco. Kunportitaj unue kun la galopanta rajdantaro, poste ĝin forlasis kaj daŭrigis rekten sian rajdadon, ne rimarkante, ke la ĉaso iom oblikve kliniĝis. La bruo de ĉaskornoj, kiu estis ilin direktontaj, kontraŭe