Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/34

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ilin tute erarigis. Ĉar dank’ al eĥa ripetado ofta sub arbegoj, ili aŭdis dekstre trumpetadon, kiu ja sonoris maldekstre. Trompite per tiu orela iluzio, obstinante en direkton kontraŭan, ili fine tute perdiĝis.

— Kie do ni estas? ekkriis la duko. Mi neniel rekonas la lokon.

— Mi ne vin kondukos en la bonan vojon, ĉar por la unua fojo mi venas en tiun arbaron, respondis la grafo.

— Se tiu okazintaĵo, mia kara Frederiko, ne vin senigus da la plezuro sekvi la ĉason, mi konfesas, ke mi neniel estus ĉagrena pri tio. Tiu rajdado min lacigis. Mi certigas vin, ke mi multe pli ŝatas promenadon tra la silenta arbaro kune kun malnova amiko, ol tiun tumulton kaj tiun puŝegadon. Sed mi parolas egoisme: pardonu min.

— Jen egoismo, kiun mi estas feliĉa naski, mia kara Gastono, kaj kiun mi tute partoprenas. Cetere, kiam oni persekutis en Atlasaj faŭkoj la panteron kaj la leonon, mi konfesas, ke ĉasoj similaj al la hodiaŭa ŝajnas iom paletaj.

— Se ni malsuprenirus momente.

— Ĉu vi sentas vin malsaneta? Vi diris al mi, antaŭ kelkaj tagoj, ke tiuj krizoj, kiuj vin iam tiel suferigis, nun tute malaperis.

La juna duko ruĝiĝis: kaj li respondis iom embarasite:

— Ili ne min atakis denove; tio estas vera. Sed, post sia eliro, ili lasis grandan lacigadon, kiun renaskas la plej malforta ekmovo, kaj kiu al mi malpermesas, kiel vi vidas, vivmanieron similan al tiu de aliaj homoj.

La du junuloj elsaltis el siaj rajditoj. Poste, alliginte siajn ĉevalojn al arbo kaj ekbruliginte bonegan habanan cigaron, ili sidiĝis sur la muskhavan deklivon, kiu borderas la vojon.

En tiu momento, ili ekvidis en malproksimo kaj tre