Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/330

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.

Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.

En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.

Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.

— Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la konsol-