Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/329

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li troviĝis en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufiĉe, ĉar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.

Sed Duponto ĉiam parolis.

— Ni nin ekforlasos, Linŝardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontraŭ mi, ĉar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontraŭe povas kaŭzi al vi multe da malfeliĉaĵoj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi baldaŭ lasos mian patrujon kaj ŝanĝos mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, ĉar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen danĝero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.

— Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidiĝis rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al Aŭstralio tuj.

— Certe, ĉar tio estas konsentita.

— Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la ŝipo mi donos al vi la monsumon.

— Ĉu vi intencus enŝipigi min ne pagitan?

— Ĉu vi malfidas al mi?

— Mi resendas al vi la reciprokon.

— Ne diskutu. Ĉu vi konsentas?

Duponto pripensis: post silento:

— Ĉu la mono estas tie ĉi?

Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj. La okuloj de la malnoblulo lumis:

— Mi konsentas, li respondis.

Dum la vespero mem, la du viroj veturis al Dover, transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en Liverpool. Ŝipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam