Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/328

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin ĉagreni. Fari vojaĝon pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre plaĉus al mi.

— Kion signifas tiu ŝercaĵo?

— Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, ĉu vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva, ne kriegante? Senerariĝu, bonhomo mia. Mi rakontus ĉion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La juĝistaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallertaĵon. Mi ĵuras, ke mi estas tre kvieta.

Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto daŭrigis:

— Aŭskultu, Linŝardo, se mi eraris, mi tion bedaŭras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon ĉu en la urbodomon, ĉu en la preĝejon. Mi eĉ diros: ĝin meti en la urbodomon estus pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis ĉiam motivojn kaj valoron. Vi diris: “Duponto, faru ĉi tion; Duponto, faru tion”. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, ĉar tiam mi laborus ne kiel maŝino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi venĝon, naski skandalon. Pro tio, la loko plej taŭga estis sendiskuteble la preĝejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fraŭlino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.

La ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la sentaŭgulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis ĉu tro ĉu ne sufiĉe: tro, ĉar