Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/335

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

skribis, antaŭ kiam li eliris el la kastelo. Plie, instigite de stranga kaj nekomprenebla sento, li deziras ke vi prizorgu pri tiu malbenita infano, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉaĵojn. Kion vi intencas fari?

— Obei liajn konsilojn, kiujn mi konsideras kiel ordonojn.

— Vi ne parolas serioze.

— Patrino mia, kiel ĉiujn aliajn Gastonon erarigas la ŝajnoj. Sed lia letero estas ĝentilhoma kaj nobla kiel lia karaktero. En tiu sola cirkonstanco, li estas direktonta mian konduton: nu, mi volas agi kiel obeema edzino, kaj al li montri, ke por mi liaj paroloj eĉ la plej malgravaj enhavas ĉiuj grandan gravecon.

— Vi komprometos vin senutile. Vidante, ke vi prizorgas pri tiu infano, tiuj, kiuj dubas ankoraŭ fariĝos konvinkitaj.

— Kion faras al mi la opinio de indiferentuloj? ekkriis la juna virino per tono maldolĉa, dum tiuj, kiujn mi amas, ne fidas plu al mi. Mia vivo estas rompita por ĉiam. Akceptante tiun etulon, mia konscienco diras al mi, ke mi faras bonan agon. Jes, estas Dio mem, kiu ĝin metis sur mian vojon. Kiam ĉiuj homoj min forĵetos kiel malhonteman virinon, kiam mi vidos forfluginta la amikecon de ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, li staros tie ĉi, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la daŭrado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli.

— Maldankulino, murmuris sinjorino de Prelongo kun larmoj en la okuloj, vi forgesas vian patrinon.

— Estas vere, patrino; pardonu min. Kiam oni suferas, oni estas maljusta. Vi estas bona; mi tion scias. Sed vi estos devigita fari kiel la aliaj; kaj vi min suspektos.

— Neniam, Matildo; aŭdu min, neniam.

La saman tagon, la juna dukino aliris al sinjoro Benojto. Ŝi tre zorge ekzamenis la infanon forlasitan, rekonis ke li estas vere la filo de Valentino, dank’ al la