Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/336

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ruĝa makulo troviĝanta malantaŭ lia dekstra orelo, kaj petis de la maljuna pastro, ke li bonvolu veni kun ŝi en la preĝejon por lin bapti. Kompreneble ŝi fariĝis lia baptopatrino, elektis kiel baptopatron la patron Rakenon, ĉar li hazarde troviĝis tie ĉi, kaj nomis Valento sian etan protektiton, memore de lia patrino. Poste ŝi revenis malgaja kaj sola al la kastelo; ĉar nek la markizo, nek la markizino volis rajtigi per sia ĉeesto filigon, kiun ili malaprobis.

— Ha! pensis la juna virino, en mia malfeliĉo mi devas opinii min feliĉeta, ĉar Gastono deziras, ke mi prizorgu pri tiu infano. Ŝajne mi lin obeas; kaj tio aranĝas ĉion.

Plendinda ĉarmuleto, ŝi aldonis, direktante al la filo de sia amikino rigardon plenan da ameco, ĉar via vera patrino malaperis, necese estas, ke vi retrovu alian. La malboneco kaj la malamo min elektis kiel anstataŭantinon. La ganton, kiun oni ĵetas al mi, mi akceptas sentime. Miaj kalumniantoj miros, vidante, ke mi ilin kontraŭbatalas kaj ne konfesas mian malvenkon.

Najbarino, kiu ĵus estis perdinta pro krupo infanon samaĝan ol Valenton, bonvolis fariĝi lia nutristino: kaj la kastelo de Prelongo havis novan loĝanton, la pli malgrandan, sed ne la malpli bruantan.

Tamen la timoj de la markizino rapide realiĝis. La tagon mem de la bapto, kiam oni vidis en la vilaĝo, ke la dukino de Blasano eliras el la preĝejo kun Josefino portanta la infanon, grupoj formiĝis sur la placo. Dum la anaro interparoladis, ĝi unue nur mokema iom post iom fariĝis malbonvola.

Super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo, feliĉa ĉar li kolektis ĉirkaŭ si rondon da aŭdantoj.

— Nu, ĉu mi estis prava, antaŭ dekunu monatoj. Vi memoras, ke oni parolis pri historio de lupo.