Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/338

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tamen Raŭlo, dezirante koni la veron per ĉiuj eblaj rimedoj, daŭrigis kaŝe sian informiĝon.

Antaŭ sia edzino, antaŭ ĉiuj aliaj apuduloj, li ŝajnis konvinkita, ke la anonima letero estas malnobla kalumnio; sed funde de sia animo li dubis. Unu matenon, li venigis Josefon.

— Kiam vi akompanis mian filinon, antaŭ ŝia edziniĝo, li diris, ĉu vi tute plenumis miajn ordonojn? Ĉu neniam vi lasis ŝin? Josefo komprenis kien la markizo volas alveni. Dank’ al sia lakea netrompebla flaro, li sentis ke lia juna mastrino ne ĉefas plu en la kastelo. Pro tio, li decidis, ke li sin turnos al la estro.

— Certe, via Moŝto, li respondis, escepte kiam ŝia fraŭlina Moŝto ordonis, ke mi ŝin atendu en Blazurbo, dum ŝi vizitis sola malsanulon en la apudaĵoj.

— Ha! fraŭlino de Prelongo malpermesis, ke vi ŝin sekvu.

— Jes, via Moŝto, ĉiudutage. Mi ne kredas, ke mi malbone agis, obeante.

— Ĉu mi riproĉas vin? respondis Raŭlo per malhumila tono. Mi ne vin kulpigas, kontraŭe. Se mia filino donis al vi tian ordonon, sendube por fari tion ŝi havis motivojn, kiujn mi aprobas. Vi povas eliri.

— Do, diris la malfeliĉa patro, kiam la lakeo estis elirinta, malgraŭ miaj penoj por trovi malkuniĝon, mi estas devigata konfesi, ke ĉio bedaŭrinde tro bone kuniĝas. Antaŭ dekdu monatoj, viro, kiun mi kredas esti la kapitano Linŝardo, estas trovita kuŝante en la ĝardeno, duone sufokita de Ŝafo. De kiu loko li venis? Evidente de la dometo, kies Matildo sola havas ŝlosilon; ĉar tiu ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj. La aŭtoro de la letero tion aludas, laŭ terminoj tre precizaj; kaj mi estas devigata rekoni ke li estas senerare sciigita. De tiu momento, Matildo penas per ĉiuj eblaj rimedoj prokrasti sian edziniĝon, pretekstante la farton de la patrino de Gastono. Malbonaj pre-