Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/339

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

pre-, kiujn mi konsideris kiel kapricojn de infanino tro amata. Dum tiu tempo ŝi ĉiudutage rajdpromenadas al loko al kiu ŝi ne kunkondukas Josefon. Kiun ŝi iras viziti? Malsanulon, ŝi diras al sia lakeo; tio estas malvera, ĉar ŝia patrino lin estus koninta. Sekve tiu malsanulo povas esti nur ... amanto.

Elparolante tiun vorton, sinjoro de Prelongo sentis ke malvarma ŝvito fluas sur lia dorso. Tamen lia penso daŭrigis sian iradon. Subite, en dato koincidanta akurate kun la natura tempolimo, ŝia filino bezonas iri Parizon por fari religian enfermiĝon. Li permesas ŝian eliron. Post du tagoj, li retrovas, en la profundegaĵo en kiun malaperis la Kamuŝa domo, ŝin alkroĉitan sur la krutaĵo. Ŝi estis vundita tiel malfeliĉe ke, laŭ la rakonto, ŝia senkulpeco ne estus plu pruvebla. Plie ŝia nutristino estis malnova akuŝistino. Tiam alvenas tiu infano, kiun ŝi filigas por pli bone certigi ĉiujn suspektojn.

— Nu, murmuris la malfeliĉa patro, ŝi estas kulpa; ne estas ebla ia dubo. Nei pli longatempe estus nei la evidentecon.

Sed tiam kiu estis la deloganto? Tie ankoraŭ la ŝanceliĝo estas neebla. La kapitano, kiun per sia letero sinjoro de Prelongo vundis neripareble, volis sin venĝi. Li sin prezentis al ŝi kun la tuta allogo ĉirkaŭanta la junecon, la uniformon kaj militistan gloron tre maloftan ĉe viro tiel juna. La malfeliĉa infanino falis. Eble ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson. Vidante tian perfidon, la kolero venkis ĉe Viktoro ĉiujn aliajn sentojn, kaj lin instigis al la plenumo de tiu malnobla ago, malinda de grandkora viro kaj precipe de oficiro.

Subite la frunto de la markizo malsulkiĝis. Ĝoja fajrero momente lumigis al la malgajeco de lia vizaĝo. Dubo naskiĝis.

— Morgaŭ, li pensis, mi estos sciigita.

La morgaŭan tagon, pretekstante negravaĵon, Raŭlo veturis Parizon, kaj sin direktis al la loĝejo de fama akuŝisto.