Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/344

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

alkurigus Baptiston. Por ke mi ne rekomencu, mia terurita patrino min gardigus, kiel ŝi jam faris, ĉiufoje kiam mi provis min liberigi el la ŝarĝego de tiu malaminda vivo.

Sinjoro de Blasano sin ĵetis sur sian liton. Kiam la nerva agitado estis tute kvietigita:

— Mi kredas, li diris, ke nun mi povos. Sed la fenomeno rekomencis laŭ perforto ĝis nun ne sentita de li. Ĉagrena, ĉar li ne povis ĉefi la movadojn de sia muskola maŝino, Gastono ekkriis en kolerega ekmovo:

— Iu, kiu min vidus, min kredus malkuraĝa. Tamen, mi prenas Dion ateste, la morto ne min timigas. Kontraŭe mi ĝin alvokas per miaj plej fervoraj deziroj. Ĉar ĝi estas la sola rimedo por malaperigi miajn turmentojn ĉu moralajn ĉu fizikajn.

La mano tenanta la revolveron daŭrigis sian agitadon, aŭtomate moviĝante kiel pendolo.

— Nu, li diris, ni finu tiun malgajan komedion. Ĵetinte en angulon sian senutilan armilon, la junulo malfermis ŝrankon, prenis boteleton duone plenan da orkolora fluidaĵo, verŝis la enhavon en glason, kaj ĝin unugorĝe englutis. Sed la lasta guto ne estis ankoraŭ alveninta en la stomakon, kiam la duko de Blasano mase falegis sur la tapiŝon de sia ĉambro, kvazaŭ fulmofrapite.

Kiam sinjoro de Prelongo alvenis en Touraine’on, en la kastelon de Blasano, la patrindukino estis mortinta jam de kelkaj horoj.

Pri la korpo de Gastono, ĝi jam troviĝis en la ĉerko, kiun oni metis en la vestiblon aliformigitan en kandelegplenan kapelon.

— Ĉu oni estas certa, ke li sin memmortigis? petis la markizo.

— Absolute, respondis la kuracisto de la lando. La duko