Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/345

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sin venenigis per prusika acido. La ĥemia analizo lasas neniun dubon pri tio.

— Plie, aldonis la notario, volu legi tiujn du dokumentojn. La unua estas testamento, kiun sinjoro de Blasano metis en mian oficejon, du tagojn antaŭe. Pri la alia, mi ĝin trovis en lia paperujeto. Vi rimarkos, leginte la daton ke ĝi estas skribita nur de dekvin tagoj. La strangaj rekomendoj, kiujn ĝi enhavas, pruvas evidentege, ke jam de kelka tempo la duko intencis fini sian vivon.

— Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose.

Raŭlo prenis la du paperfoliojn al li prezentitajn, kaj legis.


Tio estas mia testamento,
Mi donas testamente ĉiujn bienojn, meblojn kaj konstruaĵojn, kiujn mi posedos en la epoko de mia morto al sinjorino Matildo de Prelongo, dukino de Blasano, mia rajta edzino, por ke ŝi redonu tiun kapitalon al la infano, kiun ŝi filigis, kiam tiu infano estos atinginta sian plenaĝon.
Farita en la kastelo de Blasano, la dekkvaran de aŭgusto, mil ok cent kvindek-kvar.
GASTONO, duko de Blasano.


— Kia nobla koro, sopiris Raŭlo. Kia superega maniero venĝi insulton. Ha! kial mia filino lin tiel malŝatis? Pri la alia dokumento, la markizo estis devigita ĝin relegi dufoje, antaŭ kiam li estis plene konvinkita ke li ne sonĝas.

Jen estas ĝia enhavo.


Kastelo de Blasano,
10 julio 1854. Se mi mortus subite, mi deziras, ke mia korpo estu enĉerkigita tute vestita, kovrita de la vestoj, kiujn mi portos sur mi, en la momento de l’ akcidento. Oni ne forgesu