Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/346

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aldoni al ili mian poŝhorloĝon kun ĝia ĉeneto kaj kun la brelokoj al ĝi alligitaj. Ili estas familiaj memoraĵoj, kiujn mi volas kunporti kun mi en la tombon. Poste oni min metos en la ĉerkon, kiun mi farigis: oni ĝin trovos en la ĉambreto apudiĝanta mian tualetejon. Mi rekomendas specialege ke oni envolvu min de neniu mortkitelo, tuko, drapo, aŭ kia ajn tolaĵo. Mi deziras ankaŭ, ke oni metu en mian ĉerkon nek aromaĵojn, nek iun ajn el tiuj ĥemiaj kunmetaĵoj, da kiuj oni plenigas la ĉerkojn por malfruigi la dismeton de korpoj.

Mi esperas, ke la ĉeestantoj bonvolos plenumi litere miajn lastajn voladojn.
Duko DE BLASANO.


— Strange! murmuris la markizo. Kial viro, tiel nepasia, tiel saĝa kiel Gastono, donis tian gravecon al la maniero per kiu oni agos pri lia malviva restaĵo. Fine la volo de mortintoj estas sanktega kaj respektota.

— Ĉu oni plenumis la rekomendojn enhavitajn en tiu miriganta skribaĵo? li diris sin turnante al Baptisto.

— Litere, via Moŝto. Ĉiu miris, sed neniu kuraĝis ilin malobei.

— Vi estis prava. Ĉu via bedaŭrita mastro ne lasis leteron por mia filino aŭ por mi?

— Mi ne scias, via Moŝto. Sur lia skribotablo troviĝis koverto sufiĉe dika, adresita al lia patrino, ŝia dukina Moŝto. Kredeble li al ŝi komisiis la plenumadon de siaj lastaj voladoj. Sed, ĉar sinjorino de Blasano subite malsanega mortis ne rekonsciiĝinte, la pakaĵo restis en ŝia ĉambro, kien mi ĝin alportis.

— Post la ceremonio, mi petos la magistratojn komisiitajn al tiuj aferoj, ke ili bonvolu malsigeligi tiun koverton en la ĉeesto de atestantoj. Ankoraŭ unu demandon: en kiu stato troviĝis la duko, kiam, matene, enirante en lian ĉambron, vi ekvidis ke li estas malviva.