Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/348

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kapabla agi alimaniere, Raŭlo rigardadis la leĝiston per okulo aroganta, kaj nenion respondis.

La morgaŭan tagon, li revenis Prelongon, havante en sia poŝo la leteron skribitan de Gastono al Matildo, kaj kopion de la mortakto, kiun li prenis en la urbodomo.

— Mia filino, li diris al la dukino, vi estas vidvino. Jen letero, kiun via edzo skribis antaŭ sia morto.

Kaj doninte al la juna virino la koverton, la markizo eliris, dirinte nek konsolan frazon nek eĉ kompatan vorton.

Per mano tremanta, la malfeliĉulino disŝiris la koverton, kaj legis:


Mia kara Matildo,
La amo, kiun mi sentis al vi, estis tiel profunda, ke se, antaŭ nia geedziĝo, vi estus konfesinta vian kulpon, tamen mi estus vin pardoninta kaj edziĝinta kun vi. Ĉar mi volis, ke la dukino de Blasano povu ĉiam altigi la frunton, kaj ne ruĝiĝu pro sia estinteco, mi estus konsentinta rekoni min kiel la leĝan patron de l’ infano, kiun vi portis, kaj ĝin rajtigi. Sed vi ne fidis al mi; pro tio vi perdis la ununuran okazon de rehonorigo al vi prezentitan. Post la skandalo en la preĝejo, la honoro malpermesis, ke mi kunvivu kun vi. Ĉar mi ne povas vivi sen vi, mi pli amas fini mian vivon, kaj malaperigi la baron, kiu malhelpas vian feliĉecon.
Kiam la leĝa templimo estos trafinta, edziniĝu kun la viro, kiu vin patrinigis kaj rajtigu vian infanon.
Ĉar via familio eble malfaciligus tiun edziniĝon, pro tio, per mia testamento mi zorgis, ke vi ne estu ĝenita de la malriĉeco. Mi volis, ke estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto, kiun mi ne povas malami, ĉar ĝi devenas de vi.
Mi estas sola de mia raso kaj havas kiel heredanton nur parencon tre malproksiman. Via konscienco povas do