Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/349

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

akcepti sentime tiun lastan ampruvon de tiu, kiu vin amegis kaj mortis pro tio.

GASTONO.


Leginte, la dukino de Blasano daŭrigis dum longa tempo la rigardadon al tiu paperfolio per okuloj, tra kiuj pasis kelkafoje frenezecaj konfuzaĵoj. Ili restis sekaj, ĉar ŝi konsumis ĉiujn siajn larmojn. Ŝi jam tiel suferis, ke ŝi ne sentis plu la doloron.

Furiozinte kontraŭ ŝi, la Fatalo similis tiujn Ruĝhaŭtulojn, kiuj, alliginte malliberulon sur la turmentegfoston, miras pro lia kuraĝo, ĉar ili ne rimarkas, ke ili turmentegas nur kadavron.