Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/350

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

De la tago kiam Matildo ricevis la leteron de sia edzo, ŝi falis en profundan melankolion. Senĉese ŝi relegis tiujn frazojn tiel amemajn kaj tiel grandanimajn. Kiam ŝi pripensis ke, kvankam li estas certa pri ŝia kulpeco, tamen Gastono ne havis ian malaman eĉ riproĉan vorton, ŝi sentis, ke ŝia koro plivastiĝas pro admiro, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis da larmoj. Tiam ŝi pensis:

— Ĉio estas finita; neniam mi lin revidos; li sin mortigis pro mi.

Kaj ŝi ekkriis, en ekmovo de kolerego, direktante nevole sian pugnon al la ĉielo:

— Sed mi estas do malbenita! Tamen mi faris neniun kulpon.

Ŝi kelkafoje sin enfermis en sia ĉambro dum la tuta tago, volante vidi neniun, parolante al neniu eĉ al Josefino.

Nur la malforta Valento estis sufiĉe potenca por naskigi kelkajn maloftajn ridetojn sur la senkoloraj lipoj de sia baptopatrino; sed ŝi baldaŭ refalis en tiun senfinan spiritan dormeton, el kiu nenio povis ŝin eltiri. La dukino de Blasano ne manĝis plu kaj dormis nur per dormigiloj. Kiam ŝi pasis, malgrasa, maldika en siaj funebraj vestoj, kiuj pli altigis ŝin, kaj kiuj faris ankoraŭ pli palega la palecon de ŝia vizaĝo, oni kredis vidi fantazian aperaĵon, superhoman estaĵon, elirintan el la tombo kaj baldaŭ en ĝin reirontan. Ve! la juna virino