Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/351

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

devis portadi la ŝarĝon de ĵuro, tro pezan por sia malforteco; kaj, ĉar ŝi ne povis ĝin elĵeti for de si, ŝi kuraĝege lasis sin premegitan de ĝi.

Vidante ke ŝia filino iom post iom senviviĝas, sinjorino de Prelongo elpensis ĉiutage iajn distraĵojn. Ŝi estus forte dezirinta alirigi la dukinon en Parizon, ŝin konduki en la societajn salonojn, ŝanĝi la direkton de ŝiaj pensadoj per la plezuraĵoj kaj per la festoj: sed pro ŝia novvidvineco Matildo devis resti en la kamparo. La juna virino sin sentis preskaŭ feliĉa, ke la societaj konvenecoj trudas al ŝi la solecon. Kvankam ŝi estis estinta la edzino de Gastono kiel eble plej malmulte, tamen ŝi grandigis la severecon de sia vidvineco ĝis la plej ekstremaj limoj.

La sola rimedo uzebla de sinjorino de Prelongo estis do la senĉesa faro de la disdono. Ŝi estis konvinkita, ke nenio pli malakrigas niajn dolorojn ol la konstanta vidaĵo de alihomaj suferoj, pro la komparo, kiu devige de ĝi naskiĝas.

Ian tagon la markizino ordonis, ke la veturigisto veturigu ĝis la markrutaĵoj. Ŝi eksciis ke borda fiŝkaptisto estis ĵetegita sur rifon, sur kiun lia barko rompiĝis. Se li mem ne estis mortigita, tio devenis de vera miraklo. Oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla. Tie troviĝis malfeliĉaĵo helpota: sinjorino de Prelongo ne ŝanceliĝis.

Kiam ŝi eniris en la domon de la vundito, la unua objekto, kiu altiris ŝian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita. Mirante, ĉar ŝi trovas aĵon tiel grandvaloran en la dometo de malriĉa fiŝkaptisto, ŝi jam ekpetis de li klarigojn pri la deveno de tiu multekosta mebleto, kiam ŝi ekkriis per miranta tono:

— Sed ĝi estas la skatoleto de Valentino! Mi memoras, ke ofte mi ĝin admiris en ŝia ĉambro.

Matildo silentis. Ŝi same rekonis la malgrandan skatolon, en kiun fraŭlino de Savinako enfermis siajn fami-