Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/352

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

liajn memoraĵojn, inter kiuj troviĝis la Malajsa kriso. La dukino estis tre ĉagrena pri tiu okazintaĵo, kiu devige trudos al la pensoj de la markizino alian direkton.

— Ve! ŝi pensis, mi do suferis senutile. Tiu trovitaĵo ĉion perfidos.

— Nu, bonulo mia, daŭrigis sinjorino de Prelongo, kiamaniere tiu skatolo troviĝas en viaj manoj?

— Mi ĝin kolektis en mia reto antaŭ ok tagoj. Mi penis ĝin malfermi, sed mi ne sukcesis; ĉar la seruro estas sekrethava. Ĝin malfermante ne taŭgmaniere, mi timus ĝin difekti, ĉar tiu objekto estas grandvalora. Kiam mi estos resanigita, mi iros al la urbo kaj ĝin komisios al seruristo, kiu certe ĝin malfermos.

— Ne veturu: mi aĉetas tiun objekton laŭ la prezo, kiun vi petos.

— Ho! via markizina Moŝto, mi neniel estas kompetenta pri tio. Sed mi ne timas, ke vi trompos malriĉulon kiel min. Vi pagos la monsumon, kiun vi volas.

— Mi tre deziras posedi tiun skatoleton. Pro tio, mi ĝin pagos ne laŭ ĝia reala valoro, sed laŭ la granda valoro, kiun ĝi havas por mi.

Kaj ŝi donis al la fiŝkaptisto monsumon sufiĉan por pagi dek skatoletojn similajn. La malriĉulo ektremis pro ĝojo. Per la mono donita li povos aĉeti alian barkon, kaj rekomenci sian laboron, kiam li estos resanigita. Nu, eltirinte tiun objekton, li ne suspektis, ke li trovis riĉecon funde de l’ Oceano.

Post multaj dankoj:

— Strange, li diris. Mi neniam estus kredinta, ke Kamuŝo posedis aferon tiel multekostan.

— Kial vi kredas, ke ĝi devenas de lia domo?

— Unue, mi ĝin trovis kun aliaj ruboj devenantaj de tiu domo; poste ĝi troviĝis en la fluo, kiu eliras de la loko en kiu li loĝis.

— Tiam, kial lia korpo kaj tiu de lia edzino ne estis forportitaj?