Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/353

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi komprenas nenion pri tio. Kredeble ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon.

— Tiam, interrompis Matildo, kiu ĝis nun neniel partoprenis la interparoladon, ni supozu, ke alia persono estis ĵetita en la maron samtempe kun ili, oni rajte devas kredi, ke ĝi mortis, kvankam ĝia kadavro ne estis retrovita.

— Certe, via Moŝto. Se troviĝis kun ge-Kamuŝoj alia persono, de longa tempo ĝi estis manĝita de kraboj.

La dukino bezonis sian tutan kuraĝon por deteni siajn larmojn.

Dezirinte al la brava fiŝkaptisto rapidan resanigon, la du kastelmastrinoj resupreniris en kaleŝon, kunportante la skatoleton iam apartenintan al fraŭlino de Savinako.

— Patrino, petis Matildo iom kortuŝita, ĉu vi bonvolas, ke mi konservu tiun skatoleton, memore de mia amikino?

— Nur por vi mi ĝin aĉetis, infanino mia. Mi pensis, ke iam vi estus feliĉa, ĝin posedante. Do mi volis povi ĝin al vi redoni, kiam vi ĝin petos de mi.

— Ho! panjo, mi dankas vin.

Sinjorino de Prelongo sin demandis kial Valentino ne kunportis kun si tiun memoraĵon, kiun ŝajne ŝi tiel multe ŝatis. Iom post iom, kiel timis sinjorino de Blasano, ŝia penso rapide alpaŝis al la eltrovo de la vero. Ŝi miris, ke en cirkonstanco tiel neordinara Matildo estu silentinta, ne ŝajninte tre mirigita pri la eltrovo farita de la fiŝkaptisto. Plie la stranga rimarko de ŝia filino pri la ebleco de tria persono droninta dum la elfalego de la krutaĵo, la doloro, kiun ŝi ne povis kaŝi, aŭdante la respondon de la maljuna maristo, estis novaj faktoj pruvantaj la ĉeeston de Valentino en la domo Kamuŝa. Sed tiam kial tia mistero? Momente ŝi volis paroli pri tio kun sia filino: sed ŝi tiel bone sentis, ke Matildo sin gardas, kaj respon-