estis enfermita en sia ĉambro, kiel ŝi tiel ofte kutimis fari de ŝia vidvineco. Nur troviĝis en la salono la markizino kaj la paroĥestro.
— Ha! sinjoro Benojto, vi estas tie ĉi, tre bone. Ĉu vi memoras pri la letero, kiun fraŭlino de Savinako skribis al ni post la morto de sia onklino?
— Jes. Ŝi diris, ke ŝi deziras fariĝi monaĥino.
— Nu, sinjoro paroĥestro, ĉio tio celis nur unu celon: nin erarigi.
— Mi ne vin komprenas.
— Vi tuj komprenos.
La markizo rakontis al Suzano kaj al la abato sian interparoladon kun la Ursulina Superulino.
En tiu momento, la grafo de Roŝbrulo penetris en la salonon.
— Ĉu mi estas maldiskreta? li petis.
— Neniel, mia kara Arturo; kontraŭe vi estas tre bone akceptita. Mi eĉ intencis iri al vi morgaŭ, petonte de vi konsilojn.
— Pro kio?
Kiam Raŭlo sciigis sian amikon pri la fariĝoj:
— Ĉu vi konservis tiun leteron? petis ĉi tiu.
— Jes, mi ĝin tuj alportos al vi. Sinjoro de Roŝbrulo ĝin tralegis rapide.
— Vi konas kredeble, li daŭrigis, la malbonajn famojn, kiuj vastiĝas en tiu momento pri Matildo.
— Ve! ilin ni tro konas.
— Nu, kaj mi sentas, tion konfesante, veran ĉagrenon, mi trovas, ke tiu letero ilin plene certigas. Nur hodiaŭ post la fariĝoj plenumitaj, estas permesate kompreni ĝian veran sencon.
— Parolu pli klare.
— Permesu ke mi ĝin relegu laŭte, por pesi pli bone ĉiujn ĝiajn terminojn.
- Sinjorino,
- Hodiaŭ ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve