Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/357

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fari, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.

Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.
VALENTINO DE SAVINAKO.
Postskribo. Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.


— Antaŭ unu momento, daŭrigis la grafo, vi diris, ke neniam fraŭlino de Savinako eniris ĉe Ursulinojn. Kial ŝi faris tiun mensogon? Evidente por rompi ĉiun rilaton kun vi. Ŝi tion diras tre klare: eternan adiaŭon, la lasta komplezo. Kial tiun rompon, post la bonfaradoj, da kiuj vi ŝin plenigis? Mi vidas nur unu klarigon ebla. Ŝi rimarkis la malvirtan konduton de ŝia amikino, kaj ŝia honesteco ne ĝin aprobis. Pro tio, ŝi volis ĉesigi ĉiun rilaton kun junulino, kiun ŝi ne povis estimi. Sed ne volante ŝin perfidi kaj alporti konfuzaĵojn en domon, en kiun oni ŝin akceptis brakomalferme, ŝi bezonis pretekston. Ŝi trovis nur unu: ŝajni eniron en monaĥinejon. Per tiu rimedo ŝi evitis la riproĉon pri maldankeco. Vi povas vidi ke, malgraŭ ŝiaj penadoj por resti seka kaj malvarma, ŝia letero tamen superfluas de dankeco. Ŝi montras al gesinjoroj de Prelongo la plej ŝatindan ĝentilecon: nur Matildo estas malŝatita. Rimarku tiujn vortojn: la malnova amikino de via filino; sur la sekvanta linio: fraŭ-