Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/358

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lino de Prelongo. Tiuj junulinoj kutimis sin nomi reciproke per sia baptonomo: kial ŝi ne ĝin uzis en tiu loko? Kredeble malgraŭvole fraŭlino de Savinako tie ĉi divenigas iom da sia malestimo, montrante, ke de tiu momento ŝi intencas konsideri sian amikinon kvazaŭ fremdulinon.

Dum sinjoro de Roŝbrulo parolis, la gemarkizoj mallevis la kapon, mirigite kaj samtempe turmentite pro la ŝajneco de la klarigo liverita de la grafo.

— Vi tre mirigas min, sinjoro de Roŝbrulo, interrompis la paroĥestro. Mi troviĝis tie, kiam fraŭlino de Prelongo vidis tiun leteron: kaj mi memoras ke, ĝin leginte, ŝi montris malmulte da miro.

— Je Dio! antaŭ kiam ŝi ĝin legos, jam ŝi suspektis ĝian enhavon. Plie, sinjorino, daŭrigis la grafo sin turnante al la markizino, ĉu, laŭ la rakonto de vi farita al mi, Matildo ne petegis, ke neniam vi parolos al ŝi pri fraŭlino de Savinako?

— Jes, respondis Suzano: kaj mi respektis mian promeson. De unu jaro baldaŭ ŝia nomo ne estis elparolita en la kastelo.

— Tio kompreniĝas. Eble Valentino surprizis la sekreton de amrilatoj, kiujn via filino tiel zorge kaŝis al vi. En tiaj okazoj, nur ŝia nomo elparolita antaŭ ŝi ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel minaca kiel Damoklesa glavo pendanta super ŝia kapo.

— Sed tiam rimarkigis Raŭlo, kiamaniere, laŭ via hipotezo, vi klarigas la ĉeeston de Valentino en la Kamuŝa domo, dum la tago de l’ elfalego?

— La tago de l’ elfalego, amiko mia, estas samtempe la tago en kiu naskiĝis Valento. Tion ne forgesu. En la fatala momento, sciante, ke ŝia amikino troviĝas sola en tiel teruraj cirkonstancoj, fraŭlino de Savinako sentis, ke ŝia malnova amikeco renaskiĝas pro tia malfeliĉeco. Ŝi alkuris al ŝia lito por tie morti, pereigita de sia sindonemo mem.