Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/359

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sinjoro de Roŝbrulo silentis. La klarigo de li liverita estis tiel logika, tiel bone rilatis kun la terminoj de la letero kaj kun la realeco de l’ okazintaĵoj, ke devige grandega kredindeco estis donota al ĝi.

— Evidente, pensis Raŭlo, la vero kuŝas tie. Malgraŭ ŝi la markizino sin demandis, ĉu ne estas prava ŝia edzo.

— Kion vi opinias pri tio? sinjoro Benojto, ŝi diris al la maljuna pastro.

— Permesu, respondis sentence la paroĥestro, ke mi defendu la kulpigitinon. Ve! ŝi faris gravegajn pekojn. Sed neniam oni devas malesperi pri la dia kompatemo. Do ni ĉiuj, kiuj deziras nur la feliĉecon de la plorinda erarulino, plialtigu niajn animojn, pensante al Mario Magdaleno, al Mario-Egiptino, kiuj fariĝis grandaj sanktulinoj, estinte antaŭe grandaj pekulinoj. Ni esperu, ke sinjorino de Blasano ilin imitos.

— Nu, murmuris la grafo de Roŝbrulo, tiu bonega paroĥestro, por defendi siajn amikojn, uzas rimedon, kiu terure similas la pavimon de l’ urso.

Kiam la du vizitantoj estis elirintaj, la gepatroj de Matildo decidis, ke ili petos de sia filino plenan klarigon, ke ili ŝin devigos al la rakonto de la tuta veraĵo, kiam eĉ la kono de tiu veraĵo devus ilin mortigi pro honto kaj pro doloro.

Raŭlo sonorigis;.

— Petu de ŝia dukina Moŝto, ke ŝi bonvolu malsupreniri en la salonon, li diris al la lakeo.

Post dek minutoj, Matildo sin prezentis antaŭ siajn gepatrojn, kiujn la fatalo aliformigis en juĝistojn kaj eĉ en kulpigistojn.

— Mia filino, komencis Raŭlo severtone, Valentino kaj vi mem mensogis al ni; ŝi, skribante ke ŝi volas fariĝi monaĥino; vi, kredigante al ni religian enfermiĝon, kiu neniam estis komencita. Oni vin retrovas en la Kamuŝa