Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/360

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

domo. Neprotesteblaj pruvoj montras, ke dum la sama epoko Valentino same loĝis en tiu domo. Plie verŝajne infano en ĝi naskiĝis. Terura suspekto pezas sur vin: ĉiuj ŝajnoj vin kulpigas. Ili estis sufiĉe fortaj por kaŭzi la morton de via edzo. Nu, mi vin petegas hodiaŭ, je la nomo de Dio viva, je la nomo de Prelongoj niaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, rompu la silenton en kiun vi vin enfermas, diru al ni la tutan veraĵon, kiam eĉ ĝi devus esti por ni mortiga malkovraĵo.

— Ĵus je la nomo de tiuj samaj Prelongoj miaj prapatroj mi estas devigata al la konservo de mia sekreto. Ofte vi rakontis, ke en nia familio tiu ĵuro neniam estis malrespektegita. Nu, tiun teruran frazon mi elparolis antaŭ la krucifikso. Mia patro, dum ses cent jaroj nia raso donis al la mondo ekzemplon de la fideleco kaj de la respekto al la promeso ĵurita. Ĉu vi volas, ke estu via filino, kiu unua malpurigu sian blazonon per perfido kaj per felonio? Raŭlo mirigita silentis momente. La markizino kortuŝita ne povis ne admiri la tonon plenan da nobleco, per kiu ŝia filino estis parolinta. Malgraŭ ŝi en ŝia animo renaskiĝis la espero.

— Certe, Matildo, respondis la markizo pli malsevere, tia sento vin honoras grande. Ne estas mi, kiu vin riproĉos pro tio. Sed vi ne bone komprenis la naturon kaj la valoron de tiu ĵuro, kiu ja transiĝis en nia familio kun la sango kaj kun la honoro. Dum la Mezepoko, kiam la Prelongaj sinjoregoj estis elirontaj al la milito, ili unue aŭdis la meson. Poste la familiestro kaj ĉiuj liaj filoj prezentis siajn dekstrajn manojn al la krucifikso, ĵurante sur la animojn de Prelongoj siaj prapatroj jam mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam ili sin liveros al la malamiko, ke neniam ili forkuros returnen. Mi devas aldoni, daŭrigis Raŭlo kun nuanco de malhumileco, ke troviĝas en la historio neniu ekzemplo