Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/361

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de okazo, en kiu tiu ĵuro estis malrespektita eĉ unu fojon. Sed vi vidas, mia filino, ke tiu ĵuro estis nur juro militista: neniam iu virino ĝin elparolis Kvankam tiu formulo estas solena, tamen ĝi ne povas malliberigi vian respondon, ĉar ĝi ne estas uzebla de vi.

— Mia patro, kun via permeso, kaj ne forlasante la respekton al vi ŝuldotan de mi, mi ne kredas ke tiu respondo tre ĝuste tradukas vian veran penson. Mi estus treege mirigita, aŭdante en via buŝo tiun opinion, ke ekzistas multaj specoj da honoroj, kaj ke la ĵurrompo, kiu estas krimo ĉe la viro, montriĝas ĉe la virino kiel ago nur negrava.

Venkite de tiu neatendita reatako, la markizo silentis kaj sin senmovigis en siaj pripensoj.

Estis Suzano kiu daŭrigis:

— Dio mia, mia kara infanino, pli bone ol iu ajn ni komprenas, via patro kaj mi, la grandecon de via decido. Sed fine, vi povus diri al kiu vi faris tiun ĵuron.

— Ne. Tia konfeso ĝin perfidus.

— Ni havas la certecon, ke vi ne estas kulpa. Eble vi suferas pro la kulpo de alia virino. La ĉeesto de Valentino en la Kamuŝa domo estas stranga kaj neklarigebla. Kion ŝi faris en ĝi? Ĉar Matildo persiste silentis, la markizino daŭrigis:

— Post longa pripensado, eble mi ĉion klarigis. Via amikino amis sinjoron de Ruvezo: mi estas certa pri tio. Eble tiu amo, kiun ĝis nun mi kredis tute ĉasta, havis kontraŭe sekvojn, pri kiuj oni vin kulpigas hodiaŭ.

La dukino senmoviĝis en sia muteco, direktante siajn okulojn al unu el floroj de la tapiŝo.

— Matildo, pripensu al tio. Mi konsentas, ke vi promesis al Valentino la konservon de ŝia sekreto. Ĝis nun vi toleris ĉiujn turmentegojn de la kalumnio, preferante ne ŝin perfidi. Tio ne min mirigas, venante de koro tiel supera kiel la via. Sed vi aŭdis antaŭnelonge, ke la fiŝkaptisto, kiu trovis ŝian skatoleton, al vi certigis,