Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/362

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nenion suspektante, ke ŝia morto estas hodiaŭ tre ebla, preskaŭ pruvita. Ĉu vi opinias, ke la pereiga akcidento, kiu mortigis vian amikinon, ne samtempe vin liberigis el via ĵuro? Tiam, pro kia motivo vi silentus?

— Nu, obstinema, ĉu vi paralos, fine? ekkriis la markizo per tondra voĉo.

— Mi diris: “Ne”. Neutile insisti. Raŭlo, kiun ekokupis la kolero, vidante tian inercian forton, leviĝis per unu saltego.

— Raŭlo, Raŭlo, ekkriis la markizino; kvietiĝu, amiko mia. Vi malindiĝas.

— Vi estas prava: danke. Sin turnante al sia filino:

— Ĉar vi kuraĝas vin ŝirmadi malantaŭ sanktega ĵuro por kaŝi vian konduton, sinjorino, iru; vi povas foriri. Forkonduku la dukinon, Suzano, forkonduku vian filinon: ĉar mi sentas teruran koleron funde de mi bolantan.

Pala, tremanta, apenaŭ sin subtenanta, Matildo estis rekondukita de sia patrino ĝis sia ĉambraro. Kiam ŝi troviĝis sola, la juna virino ekkriis, levante al la ĉielo malesperajn okulojn:

— Dio mia, kredeble la vivo kreskigis en mi potencegajn radikojn, ĉar mi ne mortas pro la ĉagrenoj min premegantaj.

La plendinda infanino kredis ke ĉiuj homaj doloroj estis konsumitaj de ŝi, kaj ŝi ne suspektis, ke ŝia vera turmentego apenaŭ komencas.

La ekzistado daŭrigis en la kastelo kun la malgaja unutoneco de antaŭaj tagoj. La dukino volis ricevi neniun, veturis kelkafoje kun sia patrino sed plej ofte sola; ĉar ŝi timis, ke en ŝia ĉeesto ŝi preterlasos komprometantajn frazojn.

Ian matenon Josefino ricevis leteron, kies adreso estis skribita de nekonita mano. Ĝin malferminte la ĉam-