Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/368

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Mi ne dubas pri tio, sinjorino. Sed memoru, ke nur la espero fariĝi via edzo haltigas mian brakon levatan super la kapo de via patro, Se vi finus vian vivon, kiu do restus tie ĉi por lin protekti?

— Kion fari? sed kion fari? ĝemadis la malfeliĉa virino, premante siajn tempiojn inter la manoj, kvazaŭ ŝia kranio estus eksplodonta.

— Edziniĝi kun mi, sinjorino: tio estas via sola savilo. Li volis preni ŝian manon. Post tiu kontakto, la dukino rapide reeniris. Ŝajnis al ŝi, ke ŝin tuŝas io gluanta kaj malvarma, simila al rampaĵa haŭto.

— Nu, Matildo, daŭrigis Viktoro, estu prudenta. Jam per viaj malestimaĵoj vi kaŭzis la morton de via edzo: ĉu vi volas denove ŝargi vian konsciencon per la pereigo de via patro? Li fine prenis malgraŭ ŝi la manon de la dukino, kaj ĝin premis en la siaj. La juna virino ne eĉ sentis lin.

Rigida sur la muskoplena benko sur kiu ŝi sidas, kun okuloj direktitaj rekten antaŭ ŝi, ŝi ŝajnis aliformigita en aŭtomaton. Trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado.

Pro tio la filo Linŝardo kredis, ke li povas daŭrigi per tono preskaŭ amema:

— Aŭskultu, mia kara Matildo: ĉar vi amegas la filon de Valentino, ĉu vi faros nenion por efektivigi lian feliĉon? Vi ne pripensis, ke lia estonteco estas nun tute plorinda. Liaj gepatroj mortis ambaŭ, ne lin rajtiginte. Do, dum sia tuta ekzistado, li estos kondamnita al la titolo de bastardo. Ĉiuj homoj, eĉ viaj gepatroj kredas, ke vi estas lia patrino. Akceptu kuraĝe la situacion tia, kia ĝi trudiĝas al vi. Via edziniĝo kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feliĉon kaj samtempe la vian; ĉar ĝi ebligos vian rehonoriĝon. Post la fariĝoj okazin-