Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/367

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

edzino. Sed aŭskultu min tre atente, sinjorino, kaj sciu, ke neniam mi diras vanajn parolojn. Se ian tagon, malgraŭ la ĵurita promeso, vi rakontos al sinjoro de Prelongo kiamaniere la aferoj vere okazis en la Kamuŝa domo, tiun saman tagon, mi al li konigos plendetale kiamaniere la aferoj vere okazis en via ĉambro, dum fama nokto, kiun kredeble vi ne forgesis. Laŭ via opinio, kio fariĝos? La markizo sentos ekbolanta sian nobelulan sangon, pripensante, ke ia malnobelulo, ke la nepo de lia iama lakeo kuraĝis atenci per mano malrespektega la nepinon de antikvaj Prelongoj. Antaŭ atestantoj li min survangofrapos per sia ganto kaj per sia malestimo. Tiun insulton mi ne toleros. Insultite, mi elektos mem la duelarmilojn, kaj mi prenos la spadon per kiu mi estas lertega. Se vi dubas, demandu pri tio, inter ĉiuj miaj kolegoj, tiun kiun vi volos: vi aŭdos lian respondon. Sur la duelkampo, kontraŭ kontraŭulo tiel lerta kiel mi, via patro estas mortonto. Kaj, ĉar mi estos pagigonta ne nur liajn insultojn sed samtempe la viajn, estu certa, ke mi ne lin indulgos.

Post tiuj vortoj, Matildo ekpuŝis teruran ekkrion. Ŝi vidis sian patron, tiel amegatan de ŝi, kuŝantan sur la tero, banantan en sia sango, kun koro traborita: ŝi vidis sian patrinon, frenezigitan de la dolorego, trenantan en la malĝojego ekzistadon de nun sencelan; ŝi rememoris la rakontojn tiel ofte aŭditajn de ŝi en la buŝo de fraŭlino de Savinako, al kiu tia malfeliĉo alvenis. Pripensante al sia amikino, kiu kredeble estas nun malviva, ŝi enviis ŝian sorton, kaj ekkriis:

— Ĉar mi havas neniun rifuĝejon krom la morto, mia kara Gastono, mi iros vin retrovi.

— Jes, respondis ironie la filo Linŝardo, tiu rimedo estas la sola, kiu ebligus vian forkuron el mi. Vi povas elekti nur inter du okazontaĵoj, ĉu la memmortigon, ĉu la edziniĝon kun mi.

— Nu, mi pli amas morti ol aparteni al vi. Mi same ne diras vanan parolon.