Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/366

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jon. Cetere tio ne estis grava; la entrepreno tamen sukcesis, ĉar ĝi vin vidvinigis. Tio estis do nur prokrasto. Sed mi scias, kiel kore vi amas tiun infanon. Dank’ al strangeco tre mallogika sekve tre virina, tiu estaĵeto, kiun vi devus malamegi, fariĝis kontraŭe la objekto de ĉiuj viaj amsentoj. Nu, tiu infano estas mia. Kiam mi volos lin repreni, vi estos devigita obei al la leĝo.

— Kiel? Vi diras, ke tiu infano al vi apartenas. Tia certigo estas vere tro maltimega.

— Li estis formetita laŭ miaj ordonoj, transportita Parizon kaj enmetita en konfesejon de Saint-Germain-des-Prés, kie mi ŝajnigis lin trovi kvazaŭ hazarde. Tiam mi lin prezentis en la urbodomon de la sesa kvartalo, sciigante, ke mi prenas sur min lian edukadon. La sviso kaj la pedelo de la preĝejo min apudestis kiel atestantoj: kun mi ili subskribis tiun deklaracion. Estu certa, ke la akto estas tute regula.

— Sed tio estas abomeninda! Vi montriĝas ankoraŭ pli malkuraĝa, pli malestiminda ol mi kredis.

— lru sinjorino, iru; ne ĝenu vin. Mi jam diris: viaj insultoj min indiferentigas. Por ke vi malkonsentu la redonon de tiu infano, vi devos liveri motivojn. Kiajn? Ke vi estas lia patrino? Tion mi tutkore deziras; sed vi ne ĝin faros. Ke li estas la filo de Valentino? Vi estas malliberigita de via ĵuro. Kiam eĉ vi konsentus ĝin perfidi, vi estus devigata liveri pruvojn; kaj tiujn pruvojn via amikino kun si forportis en la marondojn.

La dukino de Blasano direktis al la komandanto okulojn senrigardajn. Ŝi sentis sin tiel premegita de lia potenco, ke ŝi sin demandis, ĉu la kontraŭbatalo estas ankoraŭ ebla.

— Tio ne estas ĉio, daŭrigis la junulo per voĉo tranĉanta. Via patro min mortige ofendis; kaj mi forgesas nenion: la vundo estas ankoraŭ tiel sangada kiel ĝi estis en la unua tago. Se ĝis nun mi prokrastis mian venĝon, mi tion faris nur, ĉar mi indulgis la patron de mia estonta