Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/365

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estus por mi pli agrabla. Se iu pasanto troviĝus en la apudaĵoj, li alkurus tuje, kaj vidus vin apud mi. Per tiu rimedo, vi metus en mian ludon atuton tute gravegan.

— Trankviliĝu; mi diros nenion. Mi vin aŭskultos ĝis la fino, ĉar mi ne povas agi alimaniere.

— Vi scias, sinjorino, ke mi vin amas multege. Mi kredas, ke mi jam provis pruvi tion al vi.

Aŭdante tiujn vortojn, la dukino ruĝiĝis pro indigno, pripensante, ke ŝia interparolanto jam vidis ŝin tute malvestitan.

Sed ŝi nenion respondis.

— Pro tio, daŭrigis la junulo ridetante, ĉar vi estas vidvino, mi petas de vi vian manon.

— Sinjoro, ekkriis la dukino malhumiltone, en nia societo oni ne akceptas la malnobeledziniĝojn. Mi bonvolas vin aŭskulti. Sed almenaŭ parolu serioze.

— Ĉu mi similas petolanton? demandis la komandanto per glacia tono. Cetere min indiferentigas viaj fieregaj rimarkoj: ĉar mi estas certa ke, kiam ni disiĝos, vi estos konsentinta mian peton.

— Neniam, neniam! Vi bone scias, ke mi vin malestimas, ke mi vin malamas. Mi havas la certecon, ke ĉiuj miaj malfeliĉaĵoj devenas de vi, de vi kiu estas krimulo kaj malnoblegulo. Kaj vi kuraĝas peti mian konsenton por la plej malamegita inter la unuiĝoj. Ne, milfoje ne. Ha! mi preferus la morton.

— Vi ne mortos, sinjorino, kaj vi konsentos. Dum la pasinta tempo sinjoro de Prelongo al mi rifuzis vian manon; sed mi ĵuris, ke vi apartenos al mi. Mi estas simila al vi, sinjorino; mi scias plenumi miajn ĵurojn. Unuafoje mi faris provon, kiu malsukcesis: nur la hazardo malhelpis ĝian efektivigon. Estas perulo pagita de mi, kiu formetis la infanon de Valentino, kaj ĝin lokis sur la apogseĝon de la duko. Mi volis neebligi vian edziniĝon. Mia kunkulpanto malbone plenumis miajn ordonojn. Anstataŭ iri al la urbodomo, li iris en la preĝe-