Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/372

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Estas la komandanto Linŝardo, kiu petas de mi interparoladon. Li insistas. Ŝajnas eĉ ke la tono de lia letero estas preskaŭ minaca. Kion li volas rakonti? li aldonis, rigardante sian filinon, kiu mallevis la okulojn.

— La sciigo de tio dependas nur de via volo, patro mia. Akceptu tiun viron.

— Ha! ne. Eĉ mi lin malpermesos per terminoj tiaj, ke li ne deziros rekomenci.

— Mi vin petegas; ne tion faru.

— Kial? Ĉu vi kredas, ke tiu sinjoro min timigas? Pripensante al la konsekvencoj, kiujn eble naskus dua insulto, la dukino tremis.

— Mi malbone esprimis mian penson, ŝi balbutis. Mi nur volis diri, ke la interparoladon de vi malakceptitan hodiaŭ eble vi estos devigata doni post kelkaj tagoj.

Tiam vi ŝajnos repreni vian decidon: kaj tio estas ĉiam humiliga.

Sinjoro de Prelongo ŝanceliĝis momente. Sin turnante al la markizino.

— Kaj vi, mia kara Suzano, kion vi opinias pri tio?

— Mi iom konsentas kun Matildo, amiko mia. Vi devas lin akcepti. Eble li konas aferojn, kiujn ni ne scias; eble li alportas iom da lumo en la senlumecon, en kiun ni baraktas. Estas li, kiun vi kredis rekoni, ian nokton, duonsufokitan en la parko. En tiaj okazoj lin malpermesi estus, laŭ mia opinio, grava malprudentaĵo.

— Eble vi estas pravaj ambaŭ, murmuris la markizo, kiu ordonis, ke oni enirigu la komandanton en la bibliotekon.

Enirante en tiun ĉambron, Viktoro ne povis deteni malhumilecan ekmovon. Dum la pasinta tempo, kiam li venis en la kastelon, ĉu petonte de la markizo lian protekton, ĉu dankonte lin pro ĝi, en tiu loko lin oni akceptis. La teruran batalon komencitan de lia infanaĝo fine estis gajninta la malnobelulo. Baldaŭ li ordonos kiel estro