Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/373

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en tiu domego, en kiun ĝis nun li estis enirinta nur kiel peteganto.

Pro la cirkonstanco la junulo estis vestinta sian plej belan uniformon. Starante antaŭ fenestro rigardanta la parkon, li atendis.

Sed li tremetis aŭdante la markizon, kiu penetrinte silente en la lernoĉambron diris:

— Vi petis de mi interparoladon, sinjoro. Mi vin aŭskultas.

Sinjoro de Prelongo ne sidiĝis, volante komprenigi al la filo Linŝardo, ke laŭ lia espero lia vizito ne estos longedaŭra. Viktoro ne ŝajnis rimarki la malvarmecon de tiu akcepto.

— Via markiza Moŝto, li diris, mi venas petonte de vi konsilon.

— De mi, sinjoro?

— Jes, de vi mem. Antaŭ du jaroj, mi skribis al sinjorego respektplenan leteron, en kiu mi petis de li la manon de lia filino. Tiu sinjorego respondis, ke li ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.

— Poste, sinjoro.

— La patro de la junulino, kun kiu mi deziris edziĝi, faris tre gravan malprudentaĵon, sendante sian respondon kaj antaŭe ne demandinte sian filinon. Eble li estus aginta tute alimaniere, sciante ke tiu amo estis reciproka.

— Vi mensogas, sinjoro.

— Demandu ŝian dukinan Moŝton, respondis Viktoro ne ŝancelite: mi estas certa, ke ŝi ne min kontraŭdiros.

Post tiuj vortoj elparolitaj de mordanta voĉo, sinjoro de Prelongo duonsvenis. Sin alkroĉinte sur la kurtenojn, por eviti falon, li havis nur la tempon sidiĝi en la apogseĝon al li prezentitan de la komandanto.

— Ĉu vi deziras, ke mi voku serviston? demandis ĉi tiu.

— Neutile; la blindigo ĉesis. Daŭrigu, ĝemis Raŭlo per raŭka voĉo.

— Neebliginte la geedziĝon, daŭrigis Viktoro, tiu letero