Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/374

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naskis konsekvencojn facile antaŭvideblajn. Ĝis nun nia reciproka amo estis tiel pura tiel ideala kiel la amo de Paŭlo kaj de Virginio. Sed ian vesperon la pasio venkis la volon, kaj ni eliris el la poezio por eniri en la realaĵon. La fariĝo okazis en dometo izolita, ormamita de floroj pro la cirkonstanco. Sed kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformiĝis en tragedion. Kruelega besto sin ĵetis sur min, kaj min duonsufokis. Se mi estas ankoraŭ viva, mi tion devas iom al la hazardo, sed multe al mia maltimo. Volu rigardi la cikatrojn de mia kolo.

La markizo puŝis ĝemadon. Li memoris, ke ĵus en tiu loko estis vundita la nekonatulo trovita en la parko.

— Niaj amaĵoj, reparolis la komandanto, daŭris dum kelkaj monatoj. Ĉar estis tre nesingarda la daŭrigo de niaj kuniĝoj en la dometo, kiu estis la unua rifuĝejo de niaj unuaj kisadoj, ni aĉetis la kunkulpecon de malnova ĉasgardisto iam forpelita de la patro de mia amantino. Trifoje en la semajno, mi iris ĉe tiun viron; ŝi tien min retrovis. De tago al tago mia amo pligrandiĝis. Ĉar ilia unua kuniĝo ne estis senfrukta; kaj mi havis la certecon, ke baldaŭ mi fariĝos patro.

Viktoro haltis momente por juĝi la efekton faritan; kaj tio, kion li vidis lin multege kontentigis. La ŝajno de la markizo estis vere plendeginda. Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis el liaj tempioj. Liajn manojn agitadis senĉesa tremado. Kiam la junulo ĵetis sian lastan frazon per vibranta voĉo, sinjoro de Prelongo respondis nur per mallaŭta plorego.

— Mi estas devigata konfesi, daŭrigis la filo Linŝardo, ke ekzistis oficiala fianĉo, kiun oni montris al la naiveguloj. Sed mia amatino certigis, ke li ne estas danĝera, ke pro li ne taŭgus ia ĵaluzeco. Mi konfesas, ke ŝia konduto estis tre trankviliga. Uzante kiel pretekston akcidenton okazintan al ŝia estonta bopatrino, mia amantino prokrastis de tago al tago la geedziĝon, esperante malkuraĝigi tiun sinjoron, kaj lin devigi al la eliro. Sed li alkroĉiĝis obstine, kaj malgraŭ ĉio restis sur la batalkampo, pacience