Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/375

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

atendante la favoran okazon. Li estis prava; ĉar la venko fina ĉiam apartenas al persistemuloj. En la nokto, en kiu mia filo naskiĝis, la domo elfalegis. Mi havis nur la tempon forporti la novnaskiton, kiun mi savis el morto certa. Nur per miraklo lia patrino ne pereis en la katastrofo. Dum unu monato ŝi ŝanceliĝis inter la vivo kaj la morto. Mi troviĝis en Parizo, atendante ke ŝi resaniĝu, antaŭ kiam mi petos ŝian manon, kiam mi eksciis, ke ŝi estis edziniĝonta kun tiu viro, kiun mi ne konsideris kiel timindaĵon. Via markiza Moŝto, estas ĝusta la proverbo, kiu diras: “Ĉiam la forestantoj estas malpravaj”. Ne vidante min, mia amantino min forgesis. La alia viro, kiun ŝi renkontis ĉiutage, briligis antaŭ ŝiaj okuloj la blindigantan mirindaĵon de titolo multfoje jarcenta. La kasta malhumileco, kiun la amo momente silentigis, se ne tute mutigis, denove laŭtiĝis. Vidante tiun malrespekton al la ĵurita promeso, mi ne ŝanceliĝis. Mi ne volis ke tia krimo efektiviĝu. La fianĉo trompita estis avertota, ke lia estonta edzino apartenas al alia viro, kaj la kulpa patrino devigota al la repreno de l’ infano, el kiu ŝi volis sin liberigi. Bedaŭrinde, mi malbone informita povis min intermeti nur tro malfrue.

Viktoro paŭzis, por ke sinjoro de Prelongo havu la tempon enŝovi ian pripenson. Sed Raŭlo ne moviĝis. La komandanto daŭrigis.

— Se la perulo komisiita de mi al la plenumado de miaj ordonoj estus kompreninta ilin pli bone, granda malfeliĉaĵo estis evitita. Eksciinte la veron, la edzo de mia amantino sin mortigis pro malespero. Li estis bonulo, kaj ne meritis tian finon. Nu, via markiza Moŝto, jen estas al kio mi volis alveni, jen estas la naturo de la konsilo, kiun mi petas de vi. La patrino de mia filo estas vidvino. Malgraŭ ŝia malfideleco, mi ŝin amas ankoraŭ tiel kore kiel en la unuaj tagoj. Pri tiu infano, la animo de mia animo, la karno de mia karno, mi lin amegas per la tutaj fortoj de mia vivo. Pro tio, mi demandas min, ĉu ekzistas