Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/376

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

en la mondo barilo sufiĉe alta, kiu malebligas, ke mi alligu mian ekzistadon al la ekzistado de tiuj du amegitai estaĵoj? Respondu: kion mi devos fari? Kion vi farus en mia loko? Peza silento sekvis la parolojn de la filo Linŝardo. Sinjoro de Prelongo daŭrigis sian rigardadon rekten antaŭ si, ne ŝajninte aŭdi la demandon faritan de la komandanto. Post dek minutoj, Viktoro malpacienca ekkriis:

— Via markiza Moŝto, mi atendas vian respondon. Penege Raŭlo murmuretis:

— Mi volas unue certiĝi, ĉu vi ne mensogas.

La komandanto aŭdigis malbonan ridon.

— Konsiliĝu kun via filino, mia kara sinjoro, kaj ŝin demandu. Mi timas nenian proteston.

Sinjoro de Prelongo sin levis, montrante, ke la interparolado estas finita. Viktoro sin klinis, kaj per voĉo akra, kun minaca fajrero en la rigardo:

— Via markiza Moŝto, li diris, mi havas la honoron peti de vi la manon de sinjorino via filino, ŝia dukina Blasana Moŝto.