Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la junulino feliĉe troviĝis neniu vundo: nur la frapego ŝin svenigis. Poste, kiam ŝi ekvidis, per miranta rigardo, tiun aron ŝin ĉirkaŭantan, ŝi petis klarigojn pri la okazintaĵo, Kiam oni al ŝi rakontis la danĝerojn pereigajn, kiuj estis mirakle evititaj de ŝi, ŝi prezentis la manon al sia savinto, kaj lin dankis per kortuŝantaj vortoj. Sinjoro de Ruvezo sin klinis, dirante modeste, ke li faris nur tion, kion ĉiu honesta viro estus farinta en tia okazo. Nur la hazardo estis dankinda; ĉar ĝi lin metis en la oportunan lokon.

En tiu momento, fraŭlino de Prelongo ekvidis Viktoron; kaj ŝia rigardo mallumiĝis.

Kiam la juna grafo estis tutkore laŭdita pro sia kuraĝa ago, ĉiuj supreniris en kaleŝojn aŭ sur selojn: kaj oni reiris paŝete al la vojkruciĝo de la Stelo.

Tien alveninte, Matildo certigis, ke ŝi sentas sin tute resanigita, ke, pro singardemo, ŝi konsentas resti kuŝanta sur kusenoj, sed ke ŝi volas neniel, per tuja reveno, malkvietigi la preparitan posttagmanĝon.

Pri sinjoro de Blasano, kiun tiu vidaĵo estis dolore kortuŝinta, li eliris anglamaniere, grande dankinte sian amikon. Akompanite de sia fidinda servisto, li revenis al la kastelo.

Komence de la ĉaso, la kapitano estis sin alproksimiĝinta al fraŭlino de Prelongo. Ĉar en kamparaj plezuroj ia liberago estas pli ebla ol en salono, li provis kun ŝi unu el tiuj seninteresaj interbabiladoj, kiujn uzas la bonsocietuloj, kiam ili havas reciproke nenion por diri unu al la alia.

Sed la junulino akceptis liajn ĝentilaĵojn per mieno tiel glacia kaj tiel malhumila, ke li sin sentis tute malkuraĝigita. Moderigante sian ĉevalon, li lasis la ĉason lin preteriri: ĉar li deziris pripensi sole kaj kviete. Tiam la junulo al si riproĉis sian malkuraĝecon. Galopante tra tiuj arbaroj, kies li konis plej malgrandajn arbetaĵojn,