Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li trafis per la plej mallonga vojeto la lokon, en kiu li estis certa, ke li retrovos la ĉason.

Denove li penis rekomenci la babiladon. Sed la junulino, tedita de tia insisto, frapis la flankojn de sia rajdito per forta ekbato vipeta. La ĉevalo, kiun ŝi rajdas, kutiminte pli ĝentilajn procedojn, eksaltis unue kaj poste ekforkuris laŭ rapideco pli kaj pli kreskanta. Kredante ke la ĉevalo de Matildo freneziĝis, Viktoro ĝin sekvis galope kaj ĝin persekutis. Indignanta pri tiu farmaniero, kies ŝi ne povis kompreni laŭdindajn motivojn, fraŭlino de Prelongo volis, per ĉiuj rimedoj, forkuri for de tiu ĝentilaĉulo, kiun ŝi konsideris kiel malĝentilulon.

Denove ŝi fortike frapis la noblan beston, kiu, sentante ke la ĉevalo de la kapitano galopadas malantaŭ ĝi kaj ĝin persekutas, fine reale freneziĝis.

Tiam la kuraĝa rajdantino alvenis internen de la hundaro, kiun Mareĉalo ne estis ankoraŭ realirinta, ĉar li estis devigita fari longan kurbiĝon por averti sinjoron de Prelongo pri sia bedaŭrinda eraro. Sen la kuraĝo kaj la spiritĉeesto de sinjoro de Ruvezo, la apro krevigus la bruston de la junulino per siaj akregaj dentegoj.

Matildo pasigis en sian spiriton ĉiujn tiujn fariĝojn, dum Valentino ŝin kisadis kaj ploris ĝojajn larmojn, vidante sian amikinon tute resanigitan.

Tamen interne de la vasta tendo starigita en mezo de la vojkruĉiĝo, la ĉampanaj boteloj are malŝtopitaj bruis kiel pafado. Longa tablego subtenita de stabloj faldis sub amaso da pasteĉoj, da malvarmaj viandoj, kaj da kukaĵoj, kiujn la stomakoj kavigitaj de freŝa aero, de frenezaj kuradoj kaj de kortuŝecoj englutis plezurege. Por forkuri la laŭdojn kaj precipe la neceson ripeti por la dudeka fojo la saman rakonton, la grafo de Ruvezo rifuĝis en angulon. Tie li kunuliĝis kun Viktoro, kiu manĝis silente.

La malfeliĉa kapitano estis kolerega, ĉar ne al li aliris