Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la honoroj de la ĉaso. Ne nur Matildo ne lin amas, sed ankoraŭ ŝi lin timas. Devige ŝi baldaŭ falos en la brakojn de sia savinto: tiu edziĝo estas nun nur afero de tempo. Sed li estis tro justema por malami la grafon. Li konfesis ke, sen la intermeto de la juna sub-leŭtenanto, li estus alveninta sur lokon de la katastrofo nur por apudesti la agonion de la junulino. Kvankam ŝi estis perdita por li, li pli amis, ke ŝi vivu. Voĉo sekreta diris al li, ke ĉio ne estas ankoraŭ malesperiga. Pro tio, komplimentinte kiel la aliaj la heroon de tiu tago, li lin aparten altiris.

Sidante antaŭ monteto el ŝinkaj bulkoj, la du junuloj amike babiladis pri siaj alĝeriaj memoraĵoj.

En tiu momento, Raŭlo, kiu revenis, kisinte sian filinon kaj certiĝinte, ke ŝi nenion bezonas, reeniris en la tendon. Unue li ronde promenadis interne de ĝi, premante la manojn de siaj invititoj, dirante al ĉiu afablan vorton. Poste, ekvidinte la du oficirojn, li sin direktis al ili. Redirinte al sinjoro de Ruvezo la esprimon de sia dankemo, li aldonis:

— Ha! sinjoroj, kiel mi min sentus ĝoja se mi troviĝus en via loko. Dum mia tuta vivo, ĉiam min turmentis fantomoj de milita gloro. La diversaj fariĝoj, kiuj okazis en mia ekzistado, ĉiam malhelpis, ke mi ilin efektivigu. Se almenaŭ mi estus naskinta filon, mi estus volinta, ke li portu epoleton. Estas li, kiu realigus mian revon. Dum nun ...

— Sed, provis Viktoro, fraŭlino de Prelongo estas ĉarma, kaj ...

— Sendube. Malfeliĉe ŝi estos la lasta ido de sia raso. Post ŝi, mia nomo estingiĝos.

— Kial do, mia kara Raŭlo, interrompis la grafo de Roŝbrulo, unu el malnovaj amikoj de la markizo, kial do vi ne petas de l’ imperiestro, ke li aliformigu en maĵoraton vian bienon de Prelongo, Nu, ĉar en via familio la ventro nobeligas, la titolo estus portita nur de via bieno kaj de via filino: sekve, via bofilo, kia ajn estus li, estus devigata ĝin transdoni al siaj infanoj.