Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/381

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

panto en la kulpo farita, tiu kulpo ŝajnis al li malpli neriparebla. Li memoris la malnovan amikecon de li sentitan al Viktoro, kaj sen malfacileco li konsentis ke, dum la pasinta tempo, la junulo ĝin tute meritis. Se la komandanto estus havinta antaŭ sia nomo ian nobelan titolon, neniam Raŭlo estus revinta alian bofilon ol lin. La fantomoj de militista gloro, kiuj lin persekutis dum lia junaĝo, sur la ekzila lando, are revenis. Komparante sinjoron de Blasano kun la filo Linŝardo, li ne povis ne rimarki, ke la unua ne sciis konservi la virinon, kiun oni metis en liajn brakojn, dum la dua venke almilitis la inon al li disputitan.

Tiam penso penetris en lian cerbon kiel akra ferpinto. Kiam li estis samaĝa kiel Viktoro, se Suzano, kiun li amegis, kaj de kiu li estis amita, estis rifuzita al li de sia patro, kion li estus farinta? Pro tiu penso, li tremetis, sentante ke li estus provinta ĉiujn malprudentaĵojn prefere ol vidi sian amatinon en la brakoj de alia viro. Kiam oni glitas sur tia deklivo, oni iras rapide kaj malproksimen.

Sed pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto: ĝi estas la motivo instiginta Matildon al la misterigo de ŝia amo kaj al la edziniĝo kun sinjoro de Blasano. Kie Viktoro vidis nur vantecan kontentiĝon, la markizo malkovris alian senton. Sciante ke ŝiaj gepatroj nepre volis kiel bofilon nur viron titolitan, ilia filino oferis sian amon al ilia malhumileco. Sed antaŭ kiam ŝi submetiĝos al tio, ŝi longatempe ŝanceliĝis: kaj tion pruvis ŝia malfervoro al la edziniĝo kun Gastono. Aliparte volante nek alporti la honton en sian novan familion, nek trompi sian edzon pri lia patreco, ŝi atendis por ĝin plenumi, ke la naskiĝo de Valento estu efektivigita.

Fine la markizo trovis, ke la situacio estas multe pli simpla ol ĝis nun ĝi aperis al li. Viktoro kaj Matildo sin amis reciproke. Ili sin amis tiel pasie, ke ili faris kulpon. Tiun kulpon ili deziris ripari per geedziĝo, kiun la morto