Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/382

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la duko igis ebla. Ĉiuj ambaŭ respondis pri la infano, al kiu ili donis la vivon, ne havante la rajton fari de li bastardon, kiam ili povis lin rajtigi. Kio pli saĝa? Pro kio li ŝanceliĝus?

— Nu, diris Raŭlo, al mi same la malhumileco farigis kulpon. Sed mi fariĝus krimulo, se tiu sama malhumileco malhelpus la riparon de miaj malpravaĵoj. Tiu ofero estos mia elpago. Mi tuj skribos al Viktoro, ke mi konsentas kaj akceptas lin kiel bofilon: kaj mia plendinda filino estos tre feliĉa.

Momente trankviligita de tiu decido, la markizo volis antaŭe konsiliĝi kun lia malnova amiko la grafo de Roŝbrulo, al kies saĝo li tute fidis. De la unuaj vortoj ĉi tiu lin tuj haltigis:

— Estas farota nur unu afero.

— Kia?

— Rapide geedzigi niajn geamantojn.

— Ha! amiko mia, kion dirus mia patro, se li vidus tian malnobeledzinigon.

— Mi ne scias tion, kion li dirus. Sed mi havas pri la honoreco ideojn tre firmajn. Kiu faris kulpon devas ĝin ripari. Vi konas la devizon de mia familio: Faru kion devas, alvenu kio povas. Pro tio, mi ne akceptas aliajn konsideraĵojn. Nun vi scias, ke mi havas manion: mi volus, ke oni revivigu la leĝojn pri la maĵorato. Laŭ mia opinio, tio estas la sola rimedo por restarigi la nobelaron, kaj malhelpi, ke la famaj nomoj falu en la forgeson. Vi havas en la kortego potencajn protektantojn; aliparte pro aliaj motivoj la komandanto konas en la registaro influhavajn amikojn. Mi estas certa, ke se vi ambaŭ kunigus viajn penadojn, tre facile vi agus sur la volecon iom ŝanceliĝantan de lia imperiestra Moŝto, kaj ricevus lian konsenton.

— Mi dankas vin, mia kara Arturo, pri la konsilo al mi donita de vi. Mi konfesas, ke tia estis mia opinio. Sed