Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/383

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

antaŭ kiam mi tiel agos, mi estas feliĉa ricevi la aprobon de viro tiel prudenta kiel vi.

Post silento:

— Ha! li ekkriis, per kia kulpo mi do ofendis la ĉielon, por ke ĝi min devigu al tia ekstrema rimedo!

— Nu, Raŭlo, ne tiel ĉagreniĝu, respondis lia malnova amiko premante liajn manojn. Je la diablo! ĉio estas aranĝebla. Tio estas malfeliĉaĵo, mi tion konsentas; sed ĝi ne estas neriparebla. Ne nur en via familio okazas tiaj okazintaĵoj. Mi povus citi multajn ekzemplojn similajn.

Post unu horo Raŭlo eliris kaj sin direktis al la saloneto de la markizino, por ŝin sciigi pri lia interparolado kun la grafo.

Nenion dirante, sinjorino de Prelongo aŭskultis la rakonton ĝis la fino. Sed poste ŝi ekkriis:

— Tiam vi favore akceptas la edziĝpeton de sinjoro Linŝardo?

— Ve! la fatalo estre komandas. Ni estas devigataj al la akcepto de tiu neeviteblaĵo.

— Nu, mi ne ĝin akceptas, respondis Suzano kolere. Mi esperas, ke vi sufiĉe ŝatas min, por fari nenion kontraŭ mia volo. Pro tio mi diras: neniam mi donos mian konsenton, neniam tiu malamegita edziniĝo plenumiĝos, tiel longe kiam la blazonŝildo de la Prelonga familio superos la landon iam regitan de viaj prapatroj.

Parolante la markizino laŭtigis la voĉon. La pordo de la saloneto restis malfermita. Josefino trairante la grandan salonon aŭdis tiun lastan frazon. Kvankam ŝi neniel konis la edziĝpeton oficiale prezentitan de Viktoro, tamen ŝia instinkto de ĵaluzema virino ŝin avertis, ke io estas komplotita. La vortoj elparolitaj de sinjorino de Prelongo fariĝis por ŝi luma fajrero. Grandega ĝojo plenigis ŝian koron. Malgraŭ ŝiaj penadoj, malgraŭ la malestimo nun sentata de ŝi al ŝia amanto, tamen la