Paĝo:Vallienne - Kastelo de Prelongo, 1907.pdf/384

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

amo regis en ŝia koro de tempo tro longa, por ke ĝi ne estu lasinta en ĝi profundajn vundojn, kiujn nur la ideo de ebla konkurantino ankoraŭ sangadigis.

Tiufoje ŝi estis tre trankvila. Kiam eĉ la markizo konsentus, kiam eĉ la dukino ĝin dezirus, kaj tio ŝajnis al ŝi tute neebla, sinjorino de Prelongo ĝin sendiskuteble rifuzis. Nek ŝia edzo nek ŝia filino kuraĝus ŝin malobei. Pro tio, ĉar la deziro sciigi Viktoron venkis en ŝia koro ĉiun alian senton, ŝi rapidis al sia ĉambro por al li skribe konigi tiun novaĵon.

Por ke Viktoro ne estu avertita pri la frontŝanĝo okazinta en ŝia konduto kaj ŝiaj sentoj pri li, Josefino ĉiam daŭrigis sian korespondadon kun la komandanto. Sed ŝi nun konigis al li nur la negravajn aferojn, kiuj povis komprometi neniun, aŭ kontraŭe la gravegajn, kiujn devige la filo Linŝardo estis kononta per ĉiu ajn alia persono. Ŝi do unua sciigis lin pri la morto de la duko de Blasano, konvinkita ke troviĝas neniu maldiskreto en la konigo de fariĝo certigota la morgaŭan tagon de la publika voĉo. La junulino estis tiel feliĉa ke sia plumo kuradis sur la papero. Ŝi sciigis sian amanton, ke la hazardo al ŝi konigis la projekton de li karesitan pri nova edziĝo: ŝi lin petegis, ke li forlasu provon povantan nur lin ridindigi, kaj finis per tiuj vortoj:

— La markizino ĵuris, ke neniam vi edziĝos kun ŝia filino, tiel longe kiam la blazonŝildo estos enmetita en la cemento de la granda turo. De ses cent jaroj ĝi troviĝas en ĝi, mia plendinda amiko. Se por edziĝi vi devos atendi, ke ĝi estu falinta, kredeble vi restos fraŭlo ĝis la fino de via vivado.

Post du tagoj faktoro, portanta sur sia dorso grandegan pakaĵon, sin prezentis al la krado de la kastelo. Kredeble tiu viro havis okulojn malsanajn, ĉar ili estis kaŝitaj de unu el tiuj okulvitroj el kolorigita vitro nomitaj konserviloj.